18 592 774 książek w 174 językach
Jednak się nie przyda? Nic nie szkodzi! Możesz zwrócić produkty nawet do 30 dni
Bon prezentowy to zawsze dobry pomysł. Obdarowany może za bon prezentowy wybrać cokolwiek z naszej oferty.
Nawet do 30 dni na zwrot
La jaro 1968 estis eventoriĉa jaro, plurloke en la mondo: En Usono pliaktiviĝis la fortoj kontraŭ la milito de la usona registaro en Vjetnamio, kaj en Ĉeĥoslovakio la t.n. Praga Printempo unue ekfl oris kaj poste en la sama jaro estis disbatita de la armeoj de la Varsovia Pakto. La romano mencias ambaŭ okazaĵojn, sed koncentriĝas sur tria tumulta evento: la ribeloj de la studentoj en Parizo.
Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la socian situacion en Francio de 1968 kaj interplektas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas kiel ilustraĵoj de diversaj politikaj movadoj kaj individuaj konvinkiĝoj.
Sten Johansson (nask. 1950) estas sveda aŭtoro de pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto - ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. La multfaceta romano Sesdek ok estas la oka libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial.
Cześć! Jestem Libroamiko, Twój doradca książkowy.
Jak mogę Ci pomóc?